Framasonisma loĝio Lázaro Luiz Zamenhof

Framasonisma Loĝio Lázaro Luiz Zamenhof (laŭ brazila maniero skribi la nomon de L.L. Zamenhof) estas framasonisma loĝio kreita en brazila federacia distrikto en vilaĝo Núcleo Bandeirante, apud Braziljo, la 28-a de aŭgusto 2005. Ĝia granda-majstro estas Hélio Pereira Leite kaj oni intencas fari la framasonismajn “laborojn” (kunvenoj) tute en Esperanto post 2010. La framasonoj de tiu loĝio promesis lerni, instrui kaj divastigi Esperanton.

Dum solena malfermo faris prelegon pri “Vida e obra de Zamenhof” (Vivo kaj verko de Zamenhof) Dro. Lício de Almeida Castro, eksprezidanto de Brazila Esperanto-Ligo. Aldone, la prezidanto de asocio União Planetária, Dro. Ulisses Riedel, parolis pri lingva demokratio kaj kultura konservado.

*

  *          *

Framasona Esperanto estas ĵargono uzata de Framasonoj, kiuj uzas Esperanton en sia medio. Ekde fruaj tempoj estis Esperantaj Masonismaj asocioj. Ĉe la UK en Boulogne-sur-Mer en 1905, la unua framasona asocio fondiĝis, nomita “Esperanto-Framasona.”

La unua framasona ceremonio en Esperanto okazis en Berno en 1913. Dum tiuj ceremonioj framasonoj uzas Esperanton kun specialaj “pasvortoj” kaj “ritvortoj” de sia afero (plejparte el la hebrea kaj greka). El unu de tiuj grupoj disvolviĝis la Universala Framasona Ligo, kiu estis aktiva ĝis la nuna tempo, kvankam ĝi ne plu estas strikte ligita al la praktiko kaj disvastigo de la internacia lingvo. Eblas reviviĝo de “framasona Esperanto” dank’al decido, prenita de itala Loĝio “Heliopolis” (kies majstro estas masona skribisto Michele Moramarco), uzi Esperanton, inter aliaj lingvoj, kiel rita ilo kaj inkludi Zamenhofaj hilelismaj reflektoj en ĝia studprojekto.

*

  *          *

Boulogne-sur-Mer: Framasona asocio
==================================

Post la apero de la artikolo pri framasonismo kaj Esperanto en la numero
1/januaro 95, venis pluraj petoj pri detaligo.

Pri Zamenhof estas certe, ke li estis framasono. Tio legeblas en la
Framasona Leksikono de Eugen Lennhoff kaj Oskar Posner. La framasona E-
asocio, nomita "Esperanto-Framasona" fondigxis en la unua E-kongreso en
Boulogne-sur-Mer, en 1905. La Universala Framasona Ligo uzis la
Internacian Lingvon, la membroj renkontigxis dum la Universalaj
Kongresoj. La unua gvidanto estis Oberst Pollen.

En la jaro 1913 en Bern la svisa Fritz Uhlmann eldiris, ke la plej grava
celo de la kunveno estas unuigi cxiujn framasonojn, ankaux
neesperantistojn. La unua framasona ceremonio en Esperanto okazis en Bern
en 1913. La unua prezidanto de Universala Framasona Ligo estis dr.
Magalhaes Lima, grandmajstro de Portugalio. Ekde 1913 ekzistas en Parizo
logxio, nomata "Esperanto".

Mallonge tion oni povas legi en la menciita leksikono. Videblas, ke ne
nur la "interna ideo" allogis la framasonojn - estante la ideo de
framasonoj same - sed ankaux la uzeblo de internacia lingvo.
Mi devas aldoni, ke ankaux la unua hungara esperantisto, Gabriel Balint
(1844-1913) estis framasono, membro de la Kolozsvar-a logxio, nomita
"Unio". Tion mi mem legis en la neeldonitaj folioj de la logxio. Gxuste
nun la Societo por Protekti Historiajn Monumentojn de urbo Szentkatolna
(Transilvanio) starigis memortablon por la memoro de Gabrielo Balint.
http://www.eventoj.hu/arkivo/eve-074.htm
Anúncios
Published in: on outubro 14, 2016 at 1:25 pm  Comments (1)  
Tags: , , ,

The URI to TrackBack this entry is: https://bibliot3ca.wordpress.com/2016/10/14/framasonisma-logio-lazaro-luiz-zamenhof/trackback/

RSS feed for comments on this post.

One CommentDeixe um comentário

  1. Nasci em Poços de Caldas, MG. Vivi parte de minha infância em Águas da Prata e juventude em São João da Boa vista, ambos em S.Paulo. E foi lá que conheci meu grande e inesquecível amigo Dr. Jatir Viera Gonçalves. Foi quem me ensinou Esperanto. Eu não tinha mais de 15 anos. Falava e escrevia, modéstia a parte, com quase perfeição. Mantive contacto com inúmeros correspondentes ao redor do mundo. Não foram poucos os festivais de musica em Esperanto, cursos que participei e movimentos diversos para divulgação da Língua Internacional. O falecimento trágico do Dr. Jatir e sua esposa Vanda em acidente automobilístico me traumatizou. Isoladamente, não seria motivo para abandonar um sonho tão bonito.Mas a mudança da minha família para São Paulo cortou meu relacionamento mais intenso com os poucos colegas esperantistas que amealhamos em São João e Pinhal, SP . E aqui na capital vi-me perdido, sem meios e estimulo para continuar. E meu sonho morreu. Que pena!! Imagina agora, ver florescer uma Loja Lázaro Luiz Zamenhof no seio de nossa Sublime Instituição. Fosse eu mais jovem, com mais disposição e pudesse ser mais útil para renovar o meu sonho, estaria ainda mais feliz. Felicidades para este grupo de maçons idealistas, tanto ou mais do que eu fui na minha juventude. Deus os abençoe por me mostrar que meu sonho não foi em vão!!!


Deixe um comentário

Preencha os seus dados abaixo ou clique em um ícone para log in:

Logotipo do WordPress.com

Você está comentando utilizando sua conta WordPress.com. Sair / Alterar )

Imagem do Twitter

Você está comentando utilizando sua conta Twitter. Sair / Alterar )

Foto do Facebook

Você está comentando utilizando sua conta Facebook. Sair / Alterar )

Foto do Google+

Você está comentando utilizando sua conta Google+. Sair / Alterar )

Conectando a %s

%d blogueiros gostam disto: